Kantono Zuriko | |
---|---|
kantono de Svislando | |
Ĉefloko | Zuriko |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1351 |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo |
Oficiala mallongigo | ZH |
Nombro de loĝantoj | 1326775 (2007-12-31) |
Areo | 1729 km² |
Loĝantardenseco | 767 loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 691902 / 252073 (mapo)47.4130556111118.6563888888889Koordinatoj: 47° 25′ N, 8° 39′ O; CH1903: 691902 / 252073 (mapo) |
La Kantono Zuriko (La nomo de la kantono en la oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Zürich (en la svisgermana dialekto Züri), france Zurich, itale Zurigo kaj romanĉe Turitg) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj troviĝas en la nordo de la lando.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 1 520 968 loĝantoj sur areo de 1 729 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 880 loĝantoj/km². Ĝia loĝantaro estas pli multe ol en iu alia kantono svislanda. Administra centro estas la samnoma urbo Zuriko.
En la kantono, la germana lingvo estas oficiala.
La tri plej grandaj urboj de la Kantono Zuriko estas Zuriko kun 380189 loĝantoj, Vinterturo kun 101039 loĝantoj kaj Uster kun 32067 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008.