Kapoejro | |
---|---|
type of fighting style • speco de danco • speco de sporto | |
batalsporto • luktoarto • militdanco | |
Fakoj | |
capoeira music | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Kapoejro (capoeira, en la portugala) estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizaĵo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propra muziko. Ofta dubo estas, ĉu kapoejro estas danco aŭ lukto; kapoejro, en vero, estas kaj danco kaj lukto. La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la brazila internlando. Estas sugestite, ke kapoejro ekhavis sian nomon de tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.
Ekzistas du precipaj kapoejrostiloj, sufiĉe malsimilaj inter si. Unu el ili estas nomita "Angola", karakterizita per malrapida, proksimplanke malalta lukto, kiu speciale atentas al la ritoj kaj tradicioj de la arto. La alian stilon oni nomas "Regiona" ("Regional", en la brazilportugala) kaj ĝi estas konata per siaj fluaj kaj akrobataj movoj, ĉe kiuj la strategio kaj la tekniko estas la ĉefaj punktoj. Ambaŭ stilojn markas intenckaŝemo kaj artifikoj, kaj estas surplanke aktivaj; estas tre oftaj plurspecaj gambomovoj, kiel ekz. piedpintaj, rampaj kaj tutplandaj piedbatoj.
Ĝi formis la bazon de rompdanco kiu estiĝis en la fino de la 20-a jarcento.