Mapo de la Karelia istmo. Videblas kelkaj gravaj urboj, nuntempa Finn-Rusia limo en nordokcidento kaj la limo de antaŭ la Vintra milito pli sude, ambaŭ ruĝaj.
La Karelia istmo aŭ Karelia terkolo estas istmo en Fenoskandio inter Ladogo kaj Finna Golfo. La plej granda parto de la istmo historie apartenas al Karelio, kaj pli granda parto de la istmo ĝis la dua mondmilito estis en Finnlando. Post milita konkero fare de la ruĝa armeo en 1940, rekonkero fare de la finna armeo en la daŭriga milito de 1941 ĝis 1944 kaj duafoja konkero per la ruĝa armeo en 1944, la istmo estas tute en Rusio. En la pleja sudo de la istmo, parto de Sankt-Peterburgo situas en la istmo.