Karl Theodor JASPERS (naskiĝis la 23-an de februaro 1883 en Oldenburg; mortis la 26-an de februaro 1969 en Basel) estis germana psikiatro, kiu famiĝis kiel filozofo. En 1967 li fariĝis svisa civitano.
Lia verko Psychologie der Weltanschauungen (Psikologio de la mondkonceptoj) de 1919 estas rigardata kiel unu el la bazaj verkoj de ekzistadismo.