Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kartelo

Kartelo estas interkonsento de produktistoj, vendistoj por forigi la liberan konkuradon kaj influi la prezojn, merkaton favore al siaj interesoj. Ili tiel provas formi komunan monopolon pri produktado aŭ vendo de varo aŭ varogrupo.

La reguligo de naciaj kaj internaciaj karteloj varias, oni plej ofte punas la naciajn kartelojn. Plej konata internacia kartelo nuntempe estas la OPEC, kiu celas influi naftoprezojn per produktad-ŝanĝiĝo, sed ĝi fakte ne reprezentas decidan monopolon kaj la unuopaj landoj ofte neglektas la kartelajn decidojn, tiel la prezoinfluigo ne ĉiam sukcesas.

Ĉar la kartelaj interkonsentoj okazas inter gvidantaj personoj de la entreprenoj, tiel tio estas malfacile pruvebla.

En Hungario oni punis pro kartela interkonsento ekz. pro:

  • interkonsento de 4-6 entreprenoj pri vojkonstruado, divido de la laboro antaŭ publikaj akiraj konkursanoncoj.
  • interkonsento de la 3 poŝtelefonaj kompanioj pri prezoj

Previous Page Next Page






Kartel AF كارتل (عقد) Arabic কাৰ্টেল AS Kartel AZ کارتل AZB Картел Bulgarian যোগসাজশী ব্যবসায়ী চক্র Bengali/Bangla Kartel BS Càrtel Catalan Kartel Czech

Responsive image

Responsive image