Kary Mullis | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1944 en Lenoir |
Morto | 7-an de aŭgusto 2019 (74-jaraĝa) en Newport Beach |
Mortokialo | Pneŭmonito ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley - doktoro de filozofio (–1973) Georgia Instituto de Teknologio - bakalaŭro de scienco (–1966) Dreher High School (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Cecil Banks Mullis (en) ![]() ![]() |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto molekula biologo kemiisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.karymullis.com/ |
Kary Banks MULLIS (Lenoir, Kantono Caldwell (Norda Karolino), 28a de decembro 1944 - Newport Beach, Kantono Orange (Kalifornio), 7a de aŭgusto 2019) estis usona biokemiisto kaj, kun Peter Duesberg unu de la plej konataj reprezentantoj de la movado konata kiel neadismo de aidoso.[1] Li neadis ankaŭ, ke la klimata ŝanĝo estas rilata al la homa agado ktp. En 1993 li kunricevis la Nobel-premion pri kemio kun Michael Smith, pro inventoj ĉe la Polimeraza ĉen-reakcio.[2] La procezo estis jam origine proskribita, sed la Nobel-premiitoj ege plibonigis ĝian komprenon.