Katolika movado. Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj de L.L. Zamenhof kelkaj kleraj katolikoj en Rusio interesiĝis pri la nova lingvo, i. a. la episkopo Zerr en Saratov kaj la profesoro, poste prelato Aleksandro Dambrauskas (ruse Dombrowski) el Kaŭnaso (Kaunas). En Francio Louis de Beaufront, fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al la ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigado de Esperanto inter la katolikoj kaj verkis la unuan Esperanto-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo Pio X-a.
Sed la iniciatinto de la speciale katolika Esperanto-movado estis pastro Émile Peltier, kiu en 1903 komencis la eldonon de internacia revuo Espero Katolika. Dum la 1-a Universala Kongreso (UK) en Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de katolikaj Esperantistoj kaj la unua Katolika Esperanta Diservo, ĉe kiu prediki Esperant-lingve ankoraŭ ne estis permesate. Ankaŭ Zamenhof ĉeestis tiun Diservon. La sekvantan jaron en Ĝenevo (1906) Peltier ricevis tiun permeson. En la samaj tagoj atingis lin en Ĝenevo la Apostola Beno de Papo Pio X-a. Laŭ la deziro de multaj Esperantistoj tiu ĉi letero estis legata de la prezidanto de la UK, la protestanta pastro Friedrich Schneeberger, la legado estis salutata per unuanimaj kaj longaj aplaŭdoj, ĉar, deklaris Carlo Bourlet, tiu fakto estas tre grava por la propagando de Esperanto.
En 1909 dum la UK en Barcelono la Katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en Parizo, en 1910. En tiu kongreso Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estis fondata. Post la Pariza Kongreso la katolikaj kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la unua mondmilito.
La unua postmilita Kongreso, kiu okazis en Hago en 1920, kondukis al konflikto. Dum tiu kongreso Max Josef Metzger el Graz (Aŭstrio), prezidanto de la Blanka Kruco, iniciatis la fondon de nova internacia organizo, nomata Internacio Katolika (IKa), kiu ne estis ekskluzive Esperantista, sed kiu uzos Esperanton kiel sian internacian lingvon. Kongreso en Graz en 1921 organizita sub la aŭspicioj de IKa, kie krom Esperanto, ankaŭ aliaj lingvoj estis uzataj, pliakrigis la konflikton kaj estis kaŭzo, ke, precipe pro la instigo de la Nederlandanoj d-ro J.N.J. Smulders kaj Paulus Antonius Schendeler, IKUE absorbita en IKa, reprenis sian sendependecon kaj reaperigis la gazeton Espero Katolika, kiu intertempe estis anstataŭita de Katolika Mondo, organo de IKa. IKUE rompis la rilatojn kun IKa, kiu de tiu tempo pli kaj pli perdis la kontakton kun Esperanto. La katolikaj kongresoj estis plue organizataj denove de IKUE.
IKUE mem estas unuiĝo de tutmondaj katolikaj Esperantistoj, kies celo estas: Laŭeble plej efike servi la interesojn de la katolikismo kaj de la katolikaro per Esperanto. IKUE klopodas starigi katolikajn Esperantistajn ligojn en diversaj landoj aŭ regionoj; ĝi okazigas internaciajn kongresojn; ĝi faras enketojn pri diversaj movadoj, problemoj ktp., kiuj rilatas la katolikismon; ĝi ebligas la eldonon de adresaro, revuoj, libroj kaj aliaj presaĵoj kaj ĝi starigas servan organizadon en ĉiuj landoj en laŭeble plej multaj urboj.
Membro de IKUE estas nur tiu katolika landa ligo aŭ federacio, kies regularon aprobis la ĉefestraro de IKUE kaj kiu ekzistas el minimume 20 personoj kaj estas paginta la kotizon. En landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas membriĝinta ligo aŭ federacio, katolikaj individuoj povas aliĝi kiel individuaj membroj, kondiĉe ke ili pagu la kotizon kaj abonu la oficialan organon. Internaciaj ligoj povas aliĝi kiel internacia membro. La oficiala organo de IKUE estas Espero Katolika.
IKUE havas Internacian Komitaton, konsistantan el la prezidantoj kaj unu reprezentanto de ĉiu aliĝinta Landa Ligo aŭ Federacio (Ligaj Komitatanoj). Tiuj landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas aliĝinta ligo aŭ federacio, estas reprezentataj en la Internacia Komitato per unu individua membro polande, nomita por tiu celo de la Ĉefestraro kiel Individua Komitatano. Internaciaj Ligoj estas reprezentataj en la Internacia Komitato per unu membro, nomata Internacia Komitatano.
IKUE petas Ia aprobon de siaj statutoj de la Papo, kiu indiku pastron, kiu, kiel "Religia Konsilanto" de IKUE, esploras ĝian agadon. Neniu decido valoras, kiu ne havas la aprobon de tiu religia konsilanto, kiu rajtas ĉeesti ĉiujn kunvenojn. La signo de la IKUE-anoj estas: kvinpinta verda stelo, kun blank-flava kruco.
Jam antaŭ la Pariza kongreso en aprilo 1910 (la unua de IKUE) estis starigita la Katolika Esperantista Ligo: "Nederlanda Katoliko" (N. K.) en 's-Hertogenbosch, je la 4-a de aŭgusto 1909, kies samnoma organo aperis ĉiumonate de januaro 1910.
Tiu ĉi modele organizita landa ligo, pro siaj grandnombra membraro kaj vigla agado ludis de la komenco gravan rolon en IKUE. Baldaŭ sekvis landaj ligoj, en Belgio (al kiu poste ankaŭ aliĝis la redemptorista Pastro W. M. van Rossum, la poste mondfama kardinalo), en Francio, Germanio, Anglio kaj Aŭstrio.
La stato de IKUE en 1934 estis: prezidanto pastro J. Font Giralt, vicprezidanto: f-ino M. Larroche, Parizo. Sekretario kaj kasisto: P. A. Schendeler, Eindhoven, Prins Hendrikstraat 30-e, Nederlando, vicsekretario-kasisto: J. E. Hookham, Teddmigton, Anglio.
Landaj Ligoj nun estas en: Aŭstrio kun 135 membroj; Britio 73; Ĉeĥoslovakio 171; Francio 67; Germanio 99; Irlando 31 kaj Nederlando kun 934 membroj. La 7 Landaj Ligoj havas ĉ. 1600 membrojn; la nombro de la individuaj membroj en 31 diversaj landoj estas ĉ. 400. IKUE havis do proks. 2000 membrojn en 38 landoj (1934).