Avril Phaedra Douglas CAMPBELL, PK, RK, LLB, LLD (h.c.) kutime konata kiel Kim CAMPBELL (naskiĝis la 10-an de marto 1947) estis la 19-a Ĉefministro de Kanado de la 25-a de junio ĝis la 4-a de novembro 1993. Ŝi estas, ĝis nun, la sola virino kiu iam havis ĉi tiun postenon, kaj ŝi estis la tria virino kiu servis kiel registarestro en Nordameriko (post Eugenia Charles de Dominiko kaj Violeta Chamorro de Nikaragvo). Ŝi ankaŭ estis la dua virino kiu rajtis reprezenti sian landon ĉe kunsido de la Grupo de Sep (post Brita Ĉefministrino Margaret Thatcher). Laŭ kanada kutimo, kiel iama Ĉefministro, ŝi portas la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.