Kimbunda | |
Kimbundu | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Kimbundu | |
Parolata en | Angolo |
Denaskaj parolantoj | 3 ĝis 4 milionoj |
Skribo | Latina skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Angolo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | kmb |
ISO 639-3 | kmb |
SIL | KMB |
Glottolog | kimb1241 |
Angla nomo | Kimbundu |
Franca nomo | kimbundu |
La kimbunda lingvo – propralingve „kimbundu“, laŭvorte „norda mbunda“ - estas afrika lingvo parolata en la nordokcidento de Angolo fare de 3 ĝis 4 milionoj da parolantoj el la etno de ambundoj („nordaj mbundoj“). La kimbunda estas bantua lingvo, kaj en Angolo estas oficiala ŝtata lingvo. Ĝia ISO-kodo estas kmb
. La lingvo ne konfuziĝu kun la umbunda aŭ „suda mbunda“, kiun la lingvisto Malcolm Guthrie klasifikigis en la zono R de bantuaj lingvoj, dum la kimbunda estas en la zono H de tiu lingvaro.
Ekzistas dek unu dialektoj de la kimbunda: Ngola, Dembo, Jinga, Bondo, Bângala, Songo, Ibaco, Luanda, Quibala, Libolo kaj Quissama.
Dum la periodo de portugala koloniado, leĝo de la jaro 1919 malpermesis la uzon de lokaj lingvoj en angolaj lernejoj kaj permesis nur la portugalan tie. Tiu reguligo forte reduktis la uzon de la kimbunda inter altedukitaj kaj urbaj ŝtatanoj favore al la portugala. Aliflanke granda parto de la malurbe vivantaj eŭropanoj de la regiono lernis la lingvon por pli bone komuniki kun la lokaj afrikaj lingvanoj, kaj pluraj kimbundaj vortoj transpreniĝis al la ĉiutaga portugala lingvo loke parolata, du el ili probable eĉ el la kimbunda tra la portugala transpreniĝis al Esperanto (vidu sube). En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, eĉ muzikaj grupoj de nur eŭropdevenaj kaj de miksite eŭrop- kaj afrikdevenaj artistoj kantis en la kimbunda, ekzemple la grupoj "Monami" kaj "Kamba iyami".
Parto de la afrikdevenaj loĝantoj de la angola provinco Malanje produktis kreolan miksaĵon de la kimbunda kaj portugala lingvoj, kies parolantoj nomatas Ambaquistas.