Kirk DOUGLAS, realnome: Issur Danielovitch DEMSKY (naskiĝis la 9-an de decembro 1916, mortis la 5-an de februaro 2020) estis usona aktoro.
Li naskiĝis en Amsterdam, Novjorkio, kiel filo de rus-devenaj judoj. Dum sia aktora kariero li ĉefe aperis en krimfilmoj kaj vakeraj filmoj, sed ankaŭ brilis en karakteraj roloj.
Ankaŭ lia filo Michael Douglas famiĝis kiel aktoro.
En 2001 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.