Klevlanda Muzeo de Arto | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo akademia eldonejo eldonejo neprofitcela organizaĵo | |||||
Lando | Usono vd | ||||
Situo | Klevlando | ||||
Adreso | 11150 East Blvd, Cleveland, OH 44106 | ||||
Arkitekto(j) | Marcel Breuer • Hubbell & Benes • Rafael Viñoly vd | ||||
Estiĝo | 1913 | ||||
Malfermo | 6-a de junio 1916 | ||||
Direktoro | Katharine Lee Reid • Sherman Lee • Robert P. Bergman • Frederic Allen Whiting • William Milliken • Timothy Rub • Evan H. Turner | ||||
Koordinatoj | 41° 30′ 32″ N, 81° 36′ 42″ U (mapo)41.508888888889-81.611666666667Koordinatoj: 41° 30′ 32″ N, 81° 36′ 42″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 409 921 (2021) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.clevelandart.org/ | ||||
La Klevlanda Muzeo de Arto (angle Cleveland Museum of Art; mallonge CMA) estas arta muzeo en Klevlando, Ohio, Usono, lokigita en distrikto Wade Park, en la kvartalo University Circle de la orienta flanko de la urbo. Internacie fama pro sia substanca posedo de arto el Azio kaj el Antikva Egiptio, la muzeo estas hejmo de tre diversa konstanta kolekto de pli ol 61 000 artaĵoj el la tuta mondo.[1] La muzeo havigas ĝeneralan senpagan akcepton al la publiko. Kun havaĵo de 755 milionoj da usonaj dolaroj, ĝi estas la kvara plej riĉa arta muzeo en Usono.[2] Kun ĉirkaŭ 770 000 vizitantoj ĉiujare (2018), ĝi estas unu el la plej vizitataj artomuzeoj de la mondo.[3]