Kolektivigo en Sovetunio estis perforte realigite fine de la 1920-aj jaroj, kiel kolekto de la individuaj bienoj kaj kamparanoj en komunaj organizaĵoj, nomitaj kolektivaj bienoj (ruse: колхоз, kolĥozo) kaj ŝtataj bienoj (sovĥozoj) kun la celo, kreskigi la agrikulturan produkton, meti ĝin sub kontrolon de la ŝtato. Oni rigardis tion tre grava politika paŝo al la komunismo: senbienigo, senproprigo de kulakoj kaj anigo de ili en la kooperativoj (vidu Senkulakigo).