Ĉi tiu artikolo temas pri vertikala arkitekturaĵo. Por vertikala parto de teksto aŭ tabelo rigardu la paĝon Kolumno. Por provinco de Panamo legu la artikolon Kolono (Panamo). |
Kolono estas rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas. En klasika arkitekturo ĝi estas komponata de tri partoj: nome bazo (bazamento), fusto kaj kapitelo. La kolono estas la ĉefa elemento kiu utilas por diferencigi inter la tri ĉefaj klasikaj ordoj, nome dorika ordo, ionika ordo kaj korinta ordo.