Kolosa kalmaro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Mesonychoteuthis hamiltoni Robson, 1925 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kolosa kalmaro (Mesonychoteuthis hamiltoni) apartenas al Cranchiidae kaj vivas en akvoj de la Antarkto. Ĝia latina nomo signifas „Kalmaro kun mezhokoj“, aludante la grandajn ungegoformajn ĥitinhokojn sur la tentakloj.
La kolosa kalmaro estas pli granda ol la giganta kalmaro, ĉar ĝi havas mantelan longon de 2-5 m kaj eĉ tentaklojn kun longo de 8 m.
La unua specimeno estis malkovrita en 1925, poste oni apenaŭ anoncis kapton de kolosa kalmaro. Oni kaptis en 2004 inan junkalmaron (150 kg), en 2007 virseksan beston kun longo de 10 m. kaj pezo de 495 kg.
Ĉar ĝi estas ŝatata predo por kaĉaloto, ĝi kaj la cetaco ofte interluktas kaj ĝi povas ofte vundi la kaĉaloton per la ungegoj.