Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Komandlinia interfaco

KLI en Linukso: Baŝo en GNOME-terminalo

Komandlinia interfaco, mallonge KLI, estas speco de homa-komputila interfaco per pure teksta enigo en la komanda linio.

Komanda linio estas ordono de dialoga sistemo aŭ de laboradministra lingvo, enigita per klavaro (kaj eĥita sur la ekrano) aŭ legita el komanda dosiero; ĝi entenas la nomon de la plenumota programo kaj ties faktajn parametrojn.

Kutime la komandliniaj interfacoj disponigas ĉiujn eblojn de la programa produkto, kaj klavara enigo estas pli rapida kaj oportuna por la profesia uzanto. Male, GUI kutime disponigas nur kelkajn tipajn uzmanierojn, elekteblajn per menuoj kaj dialogujoj — tio oportunas por novulo kaj incitas la spertulon.


Previous Page Next Page