Komaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La komaoj (alia nomformo: Komba) estas etno en la nordo de la hodiaŭa Ganao. Ili loĝas en la regiono inter la riveroj Kulpaŭno (Kulpawn) kaj Sisilio (Sisili) nordokcidente de ties kunfluejo, proksimume sube de la norda latitudo 10° 30'. Administre ilia kerna loĝregiono apartenas al la Supera Okcidenta Regiono de Ganao. La komaa lingvo nomata Konni apartenas al la grupo de la gur-lingvoj en la niĝer-kongo-lingvoj. La komaoj estas tre malgranda etno kun nur 3.800 homoj (takso de 2003).