Komputila muso | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | 1963 - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | klavo • optika instrumento • musbutono • maldekstra musbutono • dekstra musbutono • meza musbutono • rulumrado vd | |
Muso estas dialoga flankaparato kiun la uzanto movas (fakĵargone: trenas) sur horizontala ebeno (ekzemple sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante musindikilon sur komputila ekrano. Temas pri speco de komputila montrilo. La elekto de la montrata pozicio kaj de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo ("klako") sur klavon provizitan sur la muso. Analogie al la vorto "komputila muso", tiujn klavojn eblas nomi "musorelo", ĉar ili sidas tie, kie ĉe biologia muso sidus la (kompare al la korpo grandaj) oreloj.