Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Koncentrejo Mauthausen-Gusen

Enviciga spaco de Mauthausen - vido direkte al ĉefpordego

Mauthausen (ekde la jaro 1940 konata kiel Mauthausen-Gusen) estis granda grupo de naziaj koncentrejoj, kiuj estis konstruitaj en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝoj Mauthausen kaj Gusen en Supra Aŭstrio, proksimume 20 km oriente de Linz. Signifa loko de ekstermado de la pola intelektularo kadre de tiel nomata Intelligenzaktion.

Kvankam ĝi unue konsistis el unusola tendaro apud Mauthausen, iom post iom ĝi pli ampleksiĝis kaj ĝi fariĝis unu el la plej grandaj kompleksoj de labortendaroj en fare de Germanio kontrolata Eŭropo[1][2]. Krom kvar ĉefaj subtendaroj, kiuj nomiĝis filioj, apud Mauthausen kaj proksime de Gusen estis en Aŭstrio kaj suda Germanio pli ol 50 pluaj subkoncentrejoj, kie arestitoj estis eluzataj kiel sklavoj. Al subordigitaj tendaroj de la komplekso de Mauthausen apartenis ankaŭ ŝtonminejoj, municiaj fabrikoj, minejoj, armilfabrikoj kaj fabrikoj por fabriki ĉasaviadilojn de tipo Me 262.

En januaro de 1945 laboris jam en la tendaroj gviditaj el la centralo en Mauthausen proksimume 85 000 arestitoj.[3] Eĉ kiam precizaj perdoj je vivoj en la tuta komplekso restas nekonataj, plimulto da fontoj indikas ilin en dislimiĝo 122 766 ĝis 320 000. La tendaroj ekkreis unu el unuaj grandaj kompleksoj de koncentrejoj en nazia Germanio kaj ili estis unu el la lastaj, kiujn okupis la aliancanaj soldataroj. Ambaŭ ĉefaj tendaroj, Mauthausen kaj Gusen I, estis unusolaj tendaroj en Eŭropo, kiuj estis envicigitaj en la 3-an kategorion, kio signifis, ke ili devis esti la plej severaj tendaroj por "nereedukeblaj politikaj kontraŭuloj de Tria Regno"[1] Diference de aliaj koncentrejoj destinitaj por ĉiuj kategorioj de arestitoj, Mauthausen estis en plimulto de kazoj eluzata por ekstermo per laboro de inteligentularo: kleruloj kaj anoj de pli superaj sociaj tavoloj en landoj subjugitaj al Germanio dum la dua mondmilito[4]

  1. 1,0 1,1 pole Stanisław Dobosiewicz. (2000) Mauthausen-Gusen; w obronie życia i ludzkiej godności. Warsawa: Bellona, p. 191–202. ISBN 83-11-09048-3.
  2. angle Günter Bischof; Anton Pelinka. (1996) Austrian Historical Memory and National Identity. Transaction Publishers, p. 185–190. ISBN 1-56000-902-0.
  3. pole Stanisław Dobosiewicz. (1977) Mauthausen/Gusen; obóz zagłady (Mauthausen/Gusen; the Camp of Doom). Warsawa: Ministry of National Defence Press, p. 449. ISBN 83-11-06368-0.
  4. pole Władysław Gębik. (1972) Z diabłami na ty (Calling the Devils by their Names). Gdańsk: Wydawnictwo Morskie, p. 332.

Previous Page Next Page