Koncilio de Trento | ||
---|---|---|
sinodo | ||
Komenco | 1545 vd | |
Fino | 21-a de februaro 1563 vd | |
Antaŭe | Kvina Laterana Koncilio vd | |
Poste | Unua Vatikana Koncilio vd | |
Koncilio de Trento aŭ Trenta Koncilio estis la triantaŭlasta ekumena koncilio de la katolika eklezio, malfermita de la papo Paŭlo la 3-a en 1545 kaj fermita, post multaj interrompoj, en 1563 en la tiutempa urbo itale kaj esperante nomata Trento, germane Trient, lombarde Trent, kiu tamen baziĝis je pli frua romia armea tendumejo kaj municipo de la Romia Imperio ekde la 1-a jarcento antaŭ nia erao latine nomita Tridentinum. Per tiu Koncilio estis difinita la reformo de la eklezio (katolika reformacio) kaj precizigitaj la kredreguloj kontraŭ la doktrino de kalvinismo kaj luteranismo (Protestanta Reformacio).
Ĝi estis tiom grava koncilio por la historio de la katolika eklezio, ke ankoraŭ hodiaŭ en la itala lingvo la adjektivo “trenta” (itale adjektive tridentino) estas uzata por difini iujn karakterizajn aspektojn de la katolika eklezio hereditajn de tiu koncilio kaj konservitaj laŭ la tri sinsekvaj jarcentoj, ĝis la unua vatikana koncilio kaj la dua.
La Koncilio de Trento okazis en 1545-1563, kun interrompoj; ĝi estis akceptita de katolikoj. La koncilio antaŭa estis la Kvina Laterana Koncilio kaj la sekva la Unua Vatikana Koncilio. Ĝi estis kunvokita de Paŭlo la 3-a kaj disvolviĝinta dum la papadoj de Paŭlo la 3-a, Julio la 3-a kaj Pio la 4-a. Estis ĝis 255 partoprenantoj en la lastaj sesioj. La temoj pritraktitaj estis jenaj: Protestantismo, Kontraŭreformacio (Katolika Reformo), Sakramentoj, Biblia kanono, Pravigo (Justiĝo) kaj dokumentoj kaj deklaroj: sesdek dogmaj dekretoj rilate diversajn aspektojn de la katolika religio.