Kontenero - nomata ankaŭ transportkestego aŭ transportujego - estas ŝarĝujo kun laŭnorma kapacito de 1 ĝis 63 kubaj metroj, plejofte apartenanta al transportentrepreno kaj destinita por enteni varojn kun aŭ sen pakumo, ŝutaĵojn, fluidojn, por ebligi stokadon kaj facilan manipuladon dum transporto per sinsekve malsamaj rimedoj (ŝipo, aviadilo, fervojo, kamiono).