Korea lingvo | ||
한국어, 조선말 Hangugeo, Chosŏnmal | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
korea lingvaro | ||
Parolata en | Sud-Koreio, Nord-Koreio, Ĉinio | |
Parolantoj | 77 300 000 [1] | |
Skribo | Ekskluziva uzo de Hangul (Nord-Koreio), miksaĵo de Hangul kaj Hanja (Sud-Koreio), aŭ Cirila alfabeto (malpli uzata en Goryeomal) | |
Lingvistika klasifiko | ||
Neklasifikita: eble membro de la altaja lingvaro aŭ lingvo izolita | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Sud-Koreio, Nord-Koreio | |
Reguligita de | Sud-Koreio: Gungnip-gugeowon (Nacia Instituto de la Korea Lingvo, 국립국어원) Nord-Koreio: | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ko | |
ISO 639-2 | kor | |
ISO 639-3 | kor | |
Glottolog | kore1280 | |
Angla nomo | Korean | |
Franca nomo | coréen | |
Vikipedio | ||
La korea lingvo (koree: 한국어/조선말; vidu malsupre) estas la oficiala lingvo de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. Ĝi estas ankaŭ unu el la du oficialaj lingvoj en la Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano en Ĉinio. Ĉirkaŭ 80 milionoj da koreoj parolas la korean lingvon, kun grandaj grupoj en diversaj postsovetiaj ŝtatoj, kaj ankaŭ en diasporo en Ĉinio, Aŭstralio, Usono, Kanado, Brazilo, Japanio, kaj pli lastatempe, Filipinoj.
La genealogia klasifiko de la korea lingvo estas debatata. Multaj lingvistoj konsideras ĝin membro de la altaja lingvaro, sed iuj konsideras ĝin esti izolita lingvo. Ĝi estas aglutina en ĝia morfologio kaj SOV (subjekto-objekto-verbo) en ĝia sintakso, kiu similas al la japana kaj vjetnama lingvoj. La korea lingvo estis influita de la ĉina lingvo en la formo de koreaj vortoj. Indiĝenaj koreaj vortoj konsistigas proksimume 35% de la korea vortostoko, dum ĉirkaŭ 60% devenas de ĉinaj vortoj. La restantaj 5% venis kiel pruntvortoj el aliaj lingvoj, 90% el kiuj estas el la angla.