Korespondisto estas ĵurnalisto aŭ komentisto, kiu kontribuas reporteraĵojn por gazeto aŭ por radiaj, respektive televidaj novaĵ-elsendoj.
Eksterlanda korespondisto raportas el iu alia lando. La vorto korespondisto aludas la iaman praktikon sendi raportojn per poŝtletero.
Kompare al raportisto, korespondisto ĝenerale pli inkludas propran vidpunkton, dum raportisto prezentas esence fakto-bazitan raportojn.