Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Korhonen

Korhonen estas finna familinomo. Ĝi estas la plej ofta familinomo de Finnlando.[1] En 2009 ĝi en Finnlando pasis en ordinareco nomon Virtanen. Kvankam du plej ordinaraj finnaj familiaj nomoj inkludas saman sufikson, ili havas vere diversajn historiojn. Korho(i)nen estas vere malnova nomo same kiel multaj aliaj orientfinnaj nomoj, kiuj inkludas sufikson -(i)nen. Ĝi herediĝas eble el 13-a aŭ 14-a jarcentoj, kiam en orienta Finnlando naskiĝis la unua forta familinoma sistemo en Eŭropo, eble unua en tuta mondo. Aliaj respondaj nomoj estas ekzemple Leinonen, Heikkinen, Kinnunen, Turunen kaj Laitinen. En lastaj jardekoj de 19-a jarcento en okcidenta Finnlando estis prenitaj familinomoj, kiu estis faritaj tiel, ke estis ligita orientfinna familinoma sufikso -nen al iu naturtema vorto, kaj tia nomo estas ekzemple Virtanen (virta signifas fluon). Etimologio de Korhonen ne estas certa. En kelkaj finnaj dialekto korho povas signifi la adjektivon "surda" aŭ "malsaĝa". En kelkaj aliaj finnaj dialektoj korho povas signifi ion rekte estanta, ekzemple laiho signifas ekkreskaĵon kaj en iuj dialektoj korholaiho rektan ekkreskaĵon. Korhonen estas vere ofta nomo speciale en norda parto de areo de savoniaj dialektoj. El la loĝantoj de la nordsavonia komunumo Rautavaara pli ol okono portas ĝin.

  1. statistikoj pri la ofteco de ĉiuj personaj kaj familiaj nomoj en Finnlando, jen Arkivigite je 2023-11-30 per la retarkivo Wayback Machine angle, sed ankaŭ havebla france kaj svede

Previous Page Next Page






Korhonen German Korhonen English Korhonen Finnish Korhonen French コルホネン Japanese Корхонен Russian Korhonen Swedish Корхонен Ukrainian

Responsive image

Responsive image