Kornvala lingvo | ||
Kernewek, Kernowek | ||
Mapo de la historia malkresko de la rando de la malnova kornvala lingvo. | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
sudokcidenta britona lingvaro | ||
Parolata en | Britio | |
Parolantoj | 600 | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Keskowethyans an Taves Kernewek | |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | kw | |
ISO 639-2 | cor | |
ISO 639-3 | cor | |
Glottolog | corn1251 | |
Angla nomo | Cornish | |
Franca nomo | cornique | |
Vikipedio | ||
La kornvala lingvo (kornvale Kernowek) estas kelta lingvo de la britona branĉo, tre proksima al la bretona lingvo. (La bretonoj de Francio estis kornvalanoj, kiuj transiris la maron en la 6-a jarcento).
Ĉi tiu lingvo oficiale formortis en 1777, kun la morto de sia lasta parolanto kiel gepatra lingvo. [1] La lingvo estis revivigita en la 20-a jarcento, kaj nun estas parolata de ĉirkaŭ 3 500 loĝantoj de Kornvalo, distrikto sur la sudokcidenta pinto de Anglio. [2]