Korunjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipo de Galegio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 15001–15011 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 249 261 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 589 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 22′ N, 8° 24′ U (mapo)43.373856940216-8.400027032342Koordinatoj: 43° 22′ N, 8° 24′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 21 m [+] | ||||
Areo | 37,83 km² (3 783 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Korunjo aŭ Koruno (galeglingve kaj oficiale A Coruña), estas urbo en la ekstrema nordokcidento de Hispanio kaj estas parto de la Aŭtonoma Komunumo Galegio. Ĝi estas ĉeatlantika urbo kun milda klimato.
Ĝi okupas areon de 36,8 km², kaj atingas 243 785 loĝantojn, densanta 6 624 loĝantojn je km².
Ĝi estas administracia ĉefurbo de granda areo, kun aktivecoj agrara, fiŝista, industria kaj serva. En la lastaj jardekoj ĝia strukturo ŝanĝis multmaniere: ĝi dispartigas diversajn funkciojn administrajn kaj reduktis aliajn militajn. Ankoraŭ tre gravas la havena aktivado, ĉu komerca, ĉu fiŝista.
En la lastaj jaroj la urbo tre disvolviĝis, per la plibonigo de la komunikado kaj la ampleksigo de la infrastrukturoj kultura, sporta (ĝi estas la sidejo de la futbala klubo Real Club Deportivo de La Coruña) kaj distra.