La Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) estas festivalo de originala Esperanto-kulturo kiu tradicie okazis sen regula kadenco en Nordia lando. Ĝia programo enhavas prezentaĵojn muzikajn, teatrajn kaj literaturajn. Ekde 2022 kun jara kadenco en Svislando, kun programo inkluzivanta atelierojn pri pupteatro, kantado, tabloludoj kaj alio en esperanto.