"Kuniklo el Hindioj" estas la alia besto, vidu pri ĝi en kavio.
Kuniklo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sylvilagus audubonii
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Pentalagus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Kuniklo, nome sovaĝa (Oryctolagus cuniculus), aŭ hejma (Oryctolagus cuniculus var. edulis) estas besteto simila kaj parenca al leporo, sed malpli granda; en la naturo ĝi fosas por si kavaĵojn unu metron sub la tero; ĝi havas molan hararon, diverskoloran laŭ la raso. Kuniklo estas bredata en kuniklejoj pro la viando (kuniklaĵo) kaj pro sia felo, tre uzata en pelt-industrio, ofte por imitaĵoj de pli valoraj peltoj (leopardaj k.s.).
La aldomigo de la hejma kuniklo (ankaŭ domkuniklo) komenciĝis en la antikva epoko kaj la bredado rapide disvastiĝis en la Romia imperio. Oni bredis ĝin en la mezepoko en urboj, en la novepoko ĉe minejoj, laboristoj, ĉar ĝi produktis valoran viandon en eta loko ankaŭ per restaĵoj nutrata. Hodiaŭ la kuniklo estas bredata por felo kaj viando. Ĝia viando estas bongusta, sukriĉa; la graso estas bone digestebla, pro tio konvenas al dietaj menuoj. El la felo oni produktas en la industrio malpezan, belan, varmorezervan pelton.
La sovaĝa kuniklo estas tre multiĝema, de aprilo ĝis oktobro po 5 semajnoj naskas 3-12 idojn. La graveda periodo estas 30 tagoj, la kuniklino seksardas ĉiun 14-16. tagojn, la ovolado (demeto de ovolo en la ovarion) sekvas la naturan parigon (gravedigon) post 4-6 horojn. La kuniklino - en la lasta parto de la gravedeco - pretas sin al nasko: elŝiras felharojn, konstruas neston. Ŝi naskas 5-12 kuniklidojn. Ŝi havas 4-5 mamparojn, per kiuj ŝi nutras la idojn.
Ĝi estas indiĝena besto en Mez-, Sud-Eŭropo, Nord-Afriko. Oni alportis ĝin al Aŭstralio, kie ĝi tiom tromultiĝis, ke damaĝegis.