Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kurosawa Akira

Kurosawa Akira
Persona informo
黒澤明
黒沢明
Naskiĝo 23-an de marto 1910 (1910-03-23)
en Shinagawa-ku,  Japana Imperio
Morto 6-an de septembro 1998 (1998-09-06) (88-jaraĝa)
en Setagaja
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Watershed stroke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo An'yō-in (en) Traduki 35° 18′ 51″ Nordo 139° 33′ 20″ Oriento / 35.314064 °N, 139.555447 °O / 35.314064; 139.555447 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Loĝloko Japanio vd
Ŝtataneco Japana Imperio (1910–1947)
Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Kurosawa Akira
Familio
Edz(in)o Joko Jaguĉi (1945–1985) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kazuko Kurosawa, Hisao Kurosawa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo AK vd
Okupo filmreĝisoro
verkisto
reĝisoro
produktoro
filmmuntisto
filmproduktoro
scenaristo
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1936–1993 vd
Verkado
Verkoj Tri Malbonuloj en la Kaŝita Fortikaĵo ❦
Raŝomon ❦
Sep Samurajoj ❦
Sonĝoj ❦
Joĝimbo ❦
Ran ❦
Ikiru ❦
La aranereta kastelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurosawa Akira (Hepburn/Kunrei) ,黑澤 明 [kuro-saŭa akira], do esperantigebla kiel Kurosaŭa Akira, konata en la okcidenta mondo kiel Akira Kurosawa (naskiĝis la 23-an de marto 1910, mortis la 6-an de septembro 1998) estis japana reĝisoro, produktoro, muntisto kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiom longan kaj laŭditan. Kurosawa reĝisoris 30 filmojn en kariero daŭra 57 jarojn.

Kurosawa eniris en japankinarta industrio en 1936, post mallonga kariereto kiel pentristo. Post jaroj de laboro en nombraj filmoj kiel helporeĝisoro kaj scenaristo, li ekis kiel reĝisoro en 1943, dum la Dua Mondmilito per la populara agfilmo Sanshiro Sugata (konata ankaŭ kiel Judo Saga). Post la milito, la kritik-laŭdata Ebria Anĝelo (1948), en kiu Kurosawa protagonistigis la tiam nekonatan aktoron Toshiro Mifune, cementis la reputacion de la reĝisoro kiel unu el plej gravaj junaj filmistoj en Japanio. Ambaŭ homoj kunlaboros en aliaj 15 filmoj. Ankaŭ lia edzino Joko Jaguĉi estis aktorino en unu el liaj filmoj.

Rashomon, kiu premieris en Tokio en aŭgusto 1950, kaj kiu ankaŭ ĉefroligis Mifune, iĝis, la 10-an de septembro 1951, la surpriza gajninto de la Ora Leono ĉe la Festivalo de Venecio kaj poste estis prezentita en Eŭropo kaj Nordameriko. La komerca kaj kritika sukceso de tiu filmo malfermis okcidentajn filmomerkatojn por la unua fojo al la produktoj de la japana filmindustrio, kiu en victurno kondukis al internacia agnosko por aliaj japanaj produktoroj. Dum la 1950-aj jaroj kaj komenco de la 1960-aj jaroj, Kurosawa reĝisoris ĉirkaŭ po unu filmon jare, inkluzive de kelkaj tre rigarditaj filmoj kiaj ekzemple Ikiru (1952), Sep Samurajoj (1954) kaj Jojimbo (1961). Post la mezo de la 1960-aj jaroj, li iĝis multe malpli produktiva, sed lia pli posta laboro - inkluzive de liaj finaj du epopeoj, Kagemuŝa (1980) kaj Ran (1985) - daŭre gajnis premiojn, inkluzive de la Ora Palmo por Kagemuŝa, kvankam pli ofte eksterlande ol en Japanio.


Previous Page Next Page