Kvara egipta dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio de Egiptio | ||
Apero | -2613 vd | |
Fino | -2498 vd | |
Lando | Antikva Egiptio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | Malnova Imperio de Egiptio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La kvara dinastio estas parto de la Malnova imperio de Egiptio. Ĝi komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 2630 a. K. per la regado de Snofru kaj finiĝis ĉirkaŭ la jaro 2500 a. K. per tiu de Ŝepseskaf (aŭ eble per tiu de Ĝedefptah, citita de Manetono). Tiuj ĉi faraonoj lasis la ĉefurbecon en Memfiso, kiel tiuj de la 3a dinastio. Oni ne scias bone kiel tiu ĉi dinastio finiĝis; la sola indico estas ke pluraj gvidantoj kaj altaj ŝtatlaboristoj de la kvara dinastio estas dokumentitaj konservante sian postenon en la sekva 5a dinastio sub la regado de Userkaf.