L. L. Zamenhof
|
La Iniciatinto de Esperanto en 1904
|
Persona informo
|
Naskonomo
|
Лейзеръ Заменговъ
|
Aliaj nomoj
|
Doktoro Esperanto • Gamzefon • Unuel • Anna R. • Homo sum • Amiko • Hemza
|
Naskiĝo
|
15-an de decembro 1859 (1859-12-15) en Bjalistoko, Kongresa Pollando, Rusia Imperio
|
Morto
|
14-an de aprilo 1917 (1917-04-14) (57-jaraĝa) en Varsovio, Pollando
|
Tombo
|
Hebrea tombejo de Varsovio 52° 14′ 43″ Nordo 20° 58′ 34″ Oriento / 52.2453 °N, 20.9761 °O / 52.2453; 20.9761 (mapo) tombo de L. L. Zamenhof
|
Lingvoj
|
Esperanto • rusa • pola • germana • latina • hebrea • franca • greka • angla • jido • Volapuko
|
Loĝloko
|
Bjalistoko • Varsovio • Moskvo • Hrodno • Płock • Veisiejai • Ĥersono • Varsovio • Varsovio • Vieno • Varsovio • Varsovio • Varsovio
|
Nacieco
|
judo
|
Ŝtataneco
|
Rusia Imperio
|
Alma mater
|
medicina fakultato de Moskva Universitato Imperia Varsovia Universitato
|
|
Subskribo
|
|
Memorigilo
|
Familio
|
Patro
|
Marko Zamenhof
|
Patrino
|
Rozalia Zamenhof
|
Frat(in)oj
|
Ida Zamenhof, Fejgla Zamenhof, Mina Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Henriko Zamenhof, Leono Zamenhof, Felikso Zamenhof, Herŝ Zamenhof, Aŭgusta Hermelin kaj Sora Dvora Zamenhof
|
Edz(in)o
|
Klara Zamenhof (1887–nekonata valoro)
|
Infanoj
|
Lidja Zamenhof, Adamo Zamenhof, Zofia Zamenhof
|
Parencoj
|
Fabian Zamenhof (unuaranga kuzo) Lejzer Zamenhof (unuaranga kuzo)
|
Okupo
|
Okupo
|
lingvisto kuracisto kuracisto-verkisto tradukisto de Biblio esperantologo esperantisto poeto tradukisto okulkuracisto inventisto filologo
|
Verkoj
|
Unua Libro Dua Libro Fundamento de Esperanto Ho, mia kor' Esperanto Homaranismo
|
Esperanto
|
Verkis en Esperanto
|
Verkoj de L. L. Zamenhof
|
|
Parencaro |
patro |
|
patrino |
|
edzino |
|
filo |
|
filino |
|
filino |
|
nepo |
|
L. L. Zamenhof (naskita kiel ruse Лейзеръ Заменговъ (Lejzer Zamengov)[1][2] kaj oficiale nomita ruse Лазарь Марковичъ Заменгофъ (Lazar Markoviĉ Zamengof);[2][2][3][noto 1][4] esperante, tradicie konata kiel Ludoviko Lazaro Zamenhof aŭ Lazaro Ludoviko Zamenhof; malofte Zamenhofo)[5] estis la iniciatoro[6] (iniciatinto) de la lingvo Esperanto, ĉar li kreis la bazon de nova lingvo, kiu per la praktiko poste fariĝis vera vivanta lingvo, intertempe eĉ natura lingvo[7][8][9][10]. Laŭ profesio li estis okulkuracisto kaj estis 14-foje kandidatigita por la Nobel-premio pri paco.[11] Li naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko[1][12] (siatempe en la Rusia Imperio) kaj mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio.
- ↑ 1,0 1,1 Naskiĝatestilo n-ro 47: "Leyzer Zamengov, filo de Mordĥa Fajveloviĉ Zamengov kaj Liba Ŝolemovna Sofer" Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine Boznicze Zamenhof (22 Julio 2011). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2018-04-20 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 [www.cb.uu.se/esperanto/ees4.pdf Esperantologio], p. 61 (2009). Alirita la 15-an de Aprilo de 2018 .
- ↑ La Nova Epoko, n-ro 75, Dec. 1929:60-65.
- ↑ (2010) Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka, 9. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, p. 64. ISBN 978-609-95087-3-3.
- ↑ PIV 2003
- ↑ „Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.“, en la Dua Libro pri l’ Lingvo Internacia
- ↑ (en) Ilona Koutny. A typological description of Esperanto as a natural language. Researchgate, 2015
- ↑ (en) Ida Stria. Esperanto as a Natural Language, Academia.edu, 2015
- ↑ (en) Jouko Lindstedt. Native Esperanto as a test case for natural language, 2006
- ↑ Noto: La artefariteco de Esperanto ja diras nenion en si mem. Esperanto estis antaŭ ĉio arte farita (prefere ol nomi ĝin artefarita lingvo ĝi esence estas internacia lingvo, eĉ tutmonde uzata de pluraj generacioj de parolantoj, kiu ekestis per lingvoplanado) kaj nature farata lingvo, kiu tre similas la evoluon de iuj naturaj lingvoj, kiuj ankaŭ rezultas el lingvoplanado. La "internacia lingvo" (kiel Zamenhof mem nomis la lingvon) de 1887 konsistis el 920 vortradikoj, 16 gramatikaj reguloj kaj proksimume 2 (publikigitaj) paĝoj en Esperanto - kio ne estas 'lingvo' en lingvistika senco. Ĝi estis unue nur lingvoprojekto. Multaj aliaj lingvoj, ne nur la kutime citataj novnorvega, novhebrea kaj indonezia, sed ankaŭ ekzemple la turka kaj la itala, konis fortan lingvoplanadon en sia historio (kaj nuntempo). Neniu dirus pri tiuj lingvoj, ke ili estas artefaritaj kaj tial ne plenvaloraj lingvoj. Ne estas tiel granda diferenco ĉu lingvo estis kunmetita de unu homo aŭ de pluraj, dum mallonga aŭ pli longa tempo - gravas, ke la lingvo estas sufiĉe uzata kaj plu evoluas "nature" kaj "normale" kiel aliaj lingvoj.
- ↑ Nomination Database (angle). Nobelprize.org. Nobel Media AB (2014). Alirita 2017-01-17 .
- ↑ Noto: Zamenhof havis la polan ŝtatanecon, sed lia deveno estis rusjuda, kvankam Zamenhof malŝatis la koncepton de naciecoj ĝenerale.
Zamenhof mem asertis "ne nomu min polo", al kiu li apudmetis la jenan frazon "Vi povas min nomi “filo de pola lando”, kvankam tiutempe li vivis en la Rusia Imperio.
Li dirintus ke li deziras esti nomata 'rusa judo' se oni volas lin priskribi en etna/nacieca formo. Tiutempe judoj kaj poloj estis rigardataj kiel du apartaj etnoj. Kvankam Zamenhof povis paroli la polan, parolante kun familianoj li hejme parolis la rusan kaj la jidan. Fonto Arkivigite je 2020-02-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/>
ne estis trovita; $2