Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


La France insoumise

La France insoumise
Emblemo de
partio
Lando  Francio
Fondinto Jean-Luc Mélenchon
Fondiĝo 10-a de februaro 2016
Ĉefa sidejo Parizo
Koloro(j)           okra, cejana
Ideologio Ekosocialismo, kontraŭkapitalismo, Suverenismo, alimondismo
Retejo https://lafranceinsoumise.fr/
vdr

La France insoumise ("La Nesubmetata Francio") (mallonge LFI[1]FI[2]), reprezentita sur la oficiala logotipo per la litero Fio φ[3], estas franca politika partio fondita la 10-an de februaro 2016. Ĝia politika pozicio estas plejparte analizita kiel ekosocialisma, irante de radikala maldekstro ĝis ekstrema maldekstro.

La partio prezentis la kandidatecon de Jean-Luc Mélenchon en la prezidanta baloto de 2017, kiu, post la unua raŭndo, venis en kvara pozicio kun 19,58 % de la esprimitaj voĉdonoj. Fine de la dua raŭndo de la leĝdonaj elektoj de 2017, La France insoumise formis parlamentan grupon de dek sep deputitoj en la Nacia Asembleo, kiu elektis Jean-Luc Mélenchon kiel grupprezidanton.

  1. Code du travail: LFI veut "utiliser les 4 jours" restant avant le 1er tour. Le Point (6 junio 2017).
  2. Annonce n° 1653 - page 100, 91 - Essonne, Associations, Créations. journal-officiel.gouv.fr. Arkivita el la originalo je 2017-01-08. Alirita 25/2/2017 .
  3. Ce que signifie le nouveau logo de Jean-Luc Mélenchon. Le Huffington Post. Arkivita el la originalo je 2017-06-22. Alirita 2017-01-14 .

Previous Page Next Page