Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


La granda kaldrono

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Granda Kaldrono
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Francis
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1978
Eldonejo Stafeto
Loko de rakonto Glasgovo
vdr

La granda kaldrono estas realisma romano de la brita verkisto John Francis eldonita en 1978 de la eldonejo Stafeto. [1] Ĝi estis reeldonita de Esperanto-Asocio de Skotlando en 2017 kiel bitlibro[2] kaj de la Esperanto-Asocio de Britio en 2024 kiel presita libro[3].

Temas pri ambicia granda romano, kiu ampleksas 592 paĝojn en la unua eldono, do unu el plej ampleksaj romanoj verkitaj originale en Esperanto. Ties agado okazas en kaj el Skotlando kaj la ĉefa temo estas la mondmilitoj. Ĝi prezentas grandan rolularon, sed la protagonistoj estas la gefratoj nome Dunkan kaj Ina, kaj ties filoj, do kuzoj Jano kaj Donald; al tiu kvaropo estis aldonita la rolulo bazita en reala persono nome Ĝon Maclean (John Maclean), nome maldekstra skota aktivulo. Tiuj roluloj agadas laŭ apartaj fadenoj de epizodoj kiuj interplektiĝas nur en la fina parto de la romano.

La stilo inkludas temposaltojn kaj konscifluon.

  1. FRANCIS, John Islay ; La granda kaldrono ; 592p ; familia kroniko, historia ; 1978; Antverpeno/ La Laguna ; Stafeto
  2. Niaj publikaĵoj
  3. La ĉefverko de John Francis denove presita. Libera Folio (2024-06-04). Arkivita el la originalo je 2024-06-05. Alirita 2024-06-05 .

Previous Page Next Page








Responsive image

Responsive image