Laberinto de pasiones | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Laberinto de pasiones |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1982, 22 nov. 1990 |
Ĝenro | komedia filmo, samseksemeca filmo, drama filmo |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Pedro Almodóvar |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Bernardo Bonezzi |
Rolantoj | Cecilia Roth • Helga Liné • Antonio Banderas • Agustín Almodóvar • Imanol Arias • Pedro Almodóvar • Marta Fernández Muro • Cristina Sánchez Pascual • Ofelia Angélica |
IMDb | |
Laberinto de pasiones (Pasia labirinto) estas hispana filmo de 1982 verkita kaj reĝisorita de la kinreĝisoro Pedro Almodóvar. Protagonistas en ĝi Cecilia Roth kaj Imanol Arias kaj ĝi estis la unua filmo de Antonio Banderas. Ĝi estas la dua filmo de Almodóvar, post Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (1980). Almodóvar disponis tiuokaze de plia alta buĝeto por tiu dua filmo, kiu iĝis pli kompleksa kaj bonkvalita.
La filmo temas pri troseksema kantistino kaj princo de Mezoriento. La tiama kritiko ne laŭdis la filmon, sed ĝi iom sukcesis kaj finfine iĝis kulta filmo. La agado okazas en Madrido, dum la epoko de la Madrida Movida, nome periodo de seksa malfermo post la frankisma epoko kaj la komenco de la problemo de Aidoso.