Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Labial-alveolaro (aŭ lipo-gingiva konsonanto, aŭ pleonasme labial-alveolara konsonanto) estas konsonanto artikulaciata per du samtempaj lokoj de artikulacio: Ĉe la lipoj ('labialo'; ia p, b, aŭ m sono), kaj ĉe la gingivo ('alveolaro'; ia t, d, aŭ n sono).
La jalaa ("Yélî Dnye") de la insulo Jalao ("Rossel Island"), Papuo-Nov-Gvineo, ŝajnas esti unika en tio havi distingajn labial-alveolaran kaj labial-postalveolaran lokojn de artikulacio, kiel ilustrataj sube. La alveolaroj estas antaŭigitaj, kaj la postalveolaroj estas nur iomete retroigitaj, do eble preferindas ne konsideri la lastajn retrofleksaj.
Plozivoj kaj nazaloj en Yelî Dnye | Bilabialo | Alveolaro | Postalveolaro | Velaro | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plozivo | paa | flanko | taa | tranĉilo | t̠oo | lango | kaa | lanco |
Prenazaligita plozivo | mbee | porti | nde | manĝaĵo | n̠d̠e | brulligno | ŋɡaa | arbo |
Nazalo | maa | vojo | nii | suko | n̠aa | festeno | ŋa | luo |
Plozivoj kaj nazaloj en Yelî Dnye | Labial-alveolaro | Labial-postalveolaro | Labial-velaro | |||
---|---|---|---|---|---|---|
Plozivo | t͡pənə | pulmo | t̠͡pənə | korno | k͡pene | kokosa sako |
Prenazaligita plozivo | n͡md͡boo | kaĉo?, pistaĵo? | n̠͡md̠͡boo | multaj | ŋ͡mɡ͡bo | nebulo |
Nazalo | n͡mo | birdo | n̠͡mo | ni | ŋ͡mo | mamo |
En kelkaj Afrikaj lingvoj, kia la dagbani-a kaj la nzema, labial-alveolaroj estas alofonoj de labial-velaroj. Io simila troviĝas je la labialigitaj alveolaraj plozivoj en kelkaj nordokcidentaj kaj nordorientaj kaŭkazaj lingvoj kiaj la abĥaza kaj la laka. Kvankam la duobla artikulacio eble pli komunas, oni ĝenerale konsideras ilin esence labialigitaj alveolaroj, ĉar la labiala kontakto malfortas, kaj plie la kontakto estas inter la enaj surfacoj de la lipoj, kiuj estas protruditaj tiel kiel por [w]. Tio sufiĉe malsamas de la normala kontakto por [p] en tiuj lingvoj. La labiala kontakto realigeblas ankaŭ kiel trilo. Komparu la sekvajn minimalajn arojn en la ubiĥa:
da | nun | dʷa ~ d͡ba ~ d͡ʙa | truilo | ba | se |
ta | graveda | tʷa ~ t͡pa ~ t͡ʙa | ĉerizo | pa | teksi |
t’ə | bati?, virŝafo? | tʷ’ə ~ t͡p’ə ~ t͡ʙ’ə | elporti |
Krom la klaketoj, preskaŭ ĉiuj aliaj duoble artikulaciataj konsonantoj en la mondo estas labial-velaroj. La labial-alveolaroj raportitaj de iuj ĉadaj lingvoj montriĝis ĉe esploro esti sekvencoj /tp/ kaj /db/, ne unusolaj konsonantoj.