Lagosa Insulo | ||
---|---|---|
loka registara areo en Niĝerio [+] | ||
Akvejoj | Lagosa Laguno, Atlantiko | |
Koordinatoj | 6° 27′ N, 3° 24′ O (mapo)6.453.4Koordinatoj: 6° 27′ N, 3° 24′ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 214 km² (21 400 ha) [+] | |
Areo | 214 km² (21 400 ha) [+] | |
Loĝantaro | 209 437 [+] (2006) | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
Poŝtkodo | 101223 [+] | |
Lagosa Insulo | ||
Vikimedia Komunejo: Lagos Island [+] | ||
Lagosa Insulo, aŭ Lagos Island kaj Ìsàlẹ̀ Èkó, estas la ĉefa kaj centra "local government area" (LGA, loka administracia areo) en Lagoso, Lagosa Ŝtato, Niĝerio. Ĝi estas parto de "Lagos Division". En la popolnombrado de 2006, tiu LGA havis populacion de 209 437 personoj en areo de 8.7 km². La LGA kovras nur la okcidentan duonon de la Lagosa Insulo; la orienta duono estas simple referencata kiel LCDA Lagosinsula Oriento.
Lagosa Insulo enhavas gravan centran negocan distrikton.[1] Tiu distrikto estas karakterizita pree de altnivelaj modernaj konstruaĵoj. La insulo enhavas ankaŭ multajn el la plej grandaj bazaroj de la urbo (kiel la populara Idumota kaj Balogun).[2] Ĝi estas hejmo ankaŭ de la Nacia Muzeo de Niĝerio, la Centra Moskeo, la Glover Memormonumento, la Katedralo Eklezio de Kristo kaj la Palaco de la Oba de Lagoso (Iga Idunganran).[3] Alia grava parto de la Lagosa Insulo estas Marina. Ĝi limas ĉe la bazaroj Idumota kaj Balogun kaj estas hejmo de gravaj bankaj institucioj. Kvankam iam estis en ruina kondiĉo, la Tinubu Square (Placo Tinubu) de la Lagosa Insulo estas loko de historia gravo, iam rilata al gravulino kiu regis sklavkomercon; poste tie okazis la Amalgama Ceremonio kiu unuigis la Nordan kaj la Sudan protektoratojn por formi Niĝerion en 1914.