Lanco aŭ ponardego (greke λόγχη, latine hasta aŭ lancea, germane Speer aŭ Lanze, angle spear, france lance, hispane lanza, itale lancia) estas batalilo, konsistanta el longa ligna stango kaj akra (fera) pinto, uzata de makedonaj falangistoj, de mezepokaj kaj modernaj kavalerianoj. Sed oni uzas la esprimon ankaŭ por similaj, malpli longaj armiloj, uzataj por ĉasi aprojn, en la submara ĉasado ktp.
Lancoj estas uzataj jam de tre frua ŝtonepoko kaj en diversaj regionoj de la tero.
La plej fruaj trovoj venas el Schöningen (norda Germanio):
Tie estis elfositaj ok ĵetlancoj, kiuj havas aĝon de 400.000 (aŭ laŭ postaj datigoj de "nur" 270.000) jaroj, kune kun la ostoj de ĉirkaŭ 20 sovaĝaj ĉevaloj. El la trovo oni konkludis, ke jam homo erectus estis ĉasisto[1].
Post invento de la piedingo la lanco iĝis ĉefa armilo por kavalerio, dum la lanco por la infanterio estis la pikeo.
La armea kutima ĵet-/piklanco longis 2,5-6 metrojn kun foliforma aŭ glavoforma pinto aŭ mallonga kvareĝa pinto. Ĝi uzatis lastfoje en la Unua Mondmilito (Escepto: La pola armeo uzis lancojn ankoraŭ dum 1939 kadre de la Dua Mondmilito. La brita kaj germana armeoj forigis lancojn dum 1927).
Oni parolas pri lancoforma objekto, se ĝi similas al ferpinto de la lanco (ekz. folio, flamo, fenestro ktp.)