Las Tablas (esperante Las-Tablaso) estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Madrido kaj linio ML-1 de la malpeza Metroo, situanta paralele al Avenuo de Santo Domingo de la Calzada kaj al Strato Palas de Rey, en loĝeja areo Las Tablas de kvartalo Valverde, en distrikto Fuencarral-El Pardo.
La stacio estis malfermita la 26-an de aprilo 2007 ene de la projekto "MetroNorte", la plilongigo de la linio 1 al nordo por priservi urbojn Alcobendas kaj San Sebastián de los Reyes. Aliflanke, la stacio de malpeza Metroo estis malfermita la 24-an de majo 2007.