Latrino estas plej simpla necesejo kun necesseĝo aŭ nur foso en la planko. Ĝi estas tiel aranĝita, ke homo povu urini kaj feki tie. Kompare al necesejo, latrino havas pli malaltan teknologion. Ĝi estas la kloaksistemo la plej uzata en la mondo[1]. Celo de latrino estas kaj certigi la sanon de la uzantoj evakuante la ekskrementojn kaj protekti la medion.
Laŭ Francisko Azorín latrino estas Ĉe domo, ejo por la malpuraĵoj.[2] Li indikas etimologion el la latina latrina, el latere (kaŝiĝi).[3]
En 2002 pli ol 2,6 miliardoj da homoj en la mondo vivis sen akcepteblaj latrinoj[4] ; la konsekvencoj por la publika sano, la urba infrastrukturo kaj la homa digno estas tiom gravaj, ke oni povas paroli pri "sankrizo"[5]. Malgraŭ inicioj laŭ la celoj de evoluo de la jarmilo, kiuj volas malpligrandigi je duono la proporcio de homoj sen bazaj latrinoj ĝis 2015), malfacilas sekvi la kreskon de la monda popolo.
La sankrizo povas iĝi tiom grava, ke ĝi afektos politikistojn; tiel Gandhi diris, ke "kloakoj estas pli gravaj ol sendependeco". [6]