Leono la 4-a la Ĥazara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Leono la 4-a (maldekstre) kune kun sia filo Konstanteno la 6-a (dekstre), laŭ tiuepoka monero.
| |||||
Regado | 14-a de septembro 775 - 8-a de septembro 780 (4 jaroj, 11 monatoj, 25 tagoj) | ||||
Antaŭulo | Konstanteno la 5-a | ||||
Sekvanto | Konstanteno la 6-a | ||||
Persona informo | |||||
Λέων Δ' ο Χάζαρος | |||||
Naskiĝo | 25-a de januaro 750 en Konstantinopolo | ||||
Morto | 8-a de septembro 780 (30-jara) | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Religio | Orienta Kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Isaŭridoj | ||||
Patro | Konstanteno la 5-a | ||||
Patrino | Irena la Ĥazara | ||||
Gefratoj | Nikephoros (en) vd | ||||
Edz(in)o | Irena de Ateno | ||||
Infanoj | Konstanteno la 6-a | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leono la 4-a, kromnomita Leono la Ĥazara (antikve-greke Λέων Δʹ) estis bizanca imperiestro de la isaŭra dinastio naskiĝinta la 25-an de januaro 750 kaj mortinta la 8-an de septembro 780. Li regis de la jaro 775 ĝis sia morto. Li estis la unua filo de Konstanteno la 5-a, imperiestro de 740 ĝis 775, kaj de ties unua edzino Irena de ĥazara deveno. Li junaĝe asistis sian regantan patron kaj senkonteste heredis la tronon en 775. Leono jam havis filon antaŭ ol edziĝi kun Irena de Ateno, estontan imperiestron Konstantenon la 6-an. Lin li rapide dumvive agnoskis kiel sian naturan posteulon, cele al la plifortigo kaj sekurigo de ilia dinastio. Li samtempe prizorgis sian popularecon ĉe la variaj partoj de la bizancia socio.
Lia mallonga regado restas malbone konata. Ĝi ŝajne estis periodo de stabileco, dum kiu Leono klopodis daŭrigi la agadon de sia patro. Sufiĉe malagema en religiaj aferoj, li tamen daŭre subtenis la ikonoklasmon de siaj antaŭuloj, sen ekscesa subpremo. Li cetere ĝuis kvietan situacion okcidente, danke al la agado de siaj patro kaj avo. Oriente pludaŭris la senĉesa konflikto kontraŭ la nova abasida kaliflando. Leono spertis kelkajn venkojn kontraŭ la islamanoj, sed ne sukcesis haltigi iliajn raziojn.
Verŝajne afliktita de tuberkulozo jam komence de sia regado, Leono la 4-a mortis en 780 pro tiu malsano, je la aĝo de 30 jaroj. Li cedis la tronon al sia juna filo sed ankaŭ al sia edzino Irena, kiu fariĝis regentino. Tiel komenciĝis la unua periodo de virina potenco en la historio de la Bizanca imperio.