Limurbo estas urbo proksima al la limo inter du landoj, subŝtatoj aŭ regionoj. Kutime la esprimo implicas ke la proksimeco al la limo estas unu el la aferoj, por kiuj la loko estas plej fama. Kun proksima proksimeco al malsama lando, diversaj kulturaj tradicioj povas havi certan influon al la loko. Limurboj povas havi tre kosmopolitajn komunumojn, trajto kiun ili kunhavas kun havenurboj, ĉar vojaĝado kaj komerco ofte iras tra la urbo. Ili ankaŭ povas esti flampunktoj por internacia konflikto, precipe kiam la du landoj havas teritoriajn disputojn.
Difini limurbon povas esti malpreciza ĉar tio dependas ĉu la urba teritorio estas landlimo mem, ĉu ĝi estas tute proksime aŭ ĝis kiom da kilometroj; krome limo plej ofte aludas al landlimoj, sed foje estas ankaŭ aliaj gravaj limoj, kiel inter urboj de usonaj subŝtatoj. Aliflanke ankaŭ la difino de urbo povas varii laŭ landoj: en areoj kun malalta loĝantaro, urboj estas ankaŭ tiuj ne tiom loĝataj.