Linio 1 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio La Gavia sur linio 1 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Madrido |
Historio | |
Malfermo | 1919 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 23,9 km |
Ŝpuro | 1445 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
33 stacioj | |
La Linio 1 de la Metroo de Madrido konektas la nordon kaj sudorienton de la urbo, inter la stacioj de Pinar de Chamartín kaj Valdecarros, entute 33 stacioj kun platformoj el 90 metroj, ligitaj per 23,876 km da vojo en mallarĝ-dimensia tunelo.
Inaŭgurita en 1919 fare de Alfonso la 13-a, ĝi estas la plej malnova metrolinio en Madrido kaj Hispanio, kaj la dua kun la plej alta nombro da pasaĝeroj en la reto de Metroo de Madrido post linio 6.
Kun ok stacioj kaj 3,48 km da vojo la linio komenciĝis el Cuatro Caminos ĝis Sunpordo.