Litova Esperanto-Asocio | |
---|---|
Lietuvos esperantininkų sąjunga | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1919 / 1988 |
Interretejo | www |
La Litova Esperanto-Asocio (mallongigo LitEA, ĉar "LEA" estus tro malklara, litove Lietuvos esperantininkų sąjunga) estis fondita en 1919, refondita en 1988 kaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio en 1989. Organo estas la periodaĵo Litova Stelo, eldonata kun paŭzoj de la jaro 1914. La asocia sidejo estas en la historia domo de Aleksandro Silbernik, la bopatro de Ludoviko Zamenhof, en strato nomata Zamenhofo gatvė (iuj fotoj sekvas sube) de la historia urbocentro de Kaŭno, kaj plia oficejo estis en 1999 establita en Vilno. La asocio oficiale deklariĝis komunutila.