Liturgio (Greke: λειτουργία) origine signifis "servo al la popolo". Per ĝi en klasika Ateno oni indikis la servon de riĉa civitano al la komunumo: li ekzemple pagis la kostojn de surscenigo de tragedio, pagis la kantistojn, aŭ en kazo de minacanta milito, li pagis ekipadon de militŝipo.
Pli poste kristanismo transprenis la terminon, same kiel multajn Grekajn terminojn ĝi transprenis en nova senco: apostolo, diakono, eklezio, episkopo, evangelio, profeto, presbitero k.a.
Liturgio en la kristana medio baldaŭ ricevis la signifon de l' kompleta diservo, en kiu oni festis la sakramentojn, ekzemple: la Sankta Liturgio de Johano Ĥrizostomo. Tiu uzado de la vorto kutime samtempe implicas la ekziston de Liturgia Jaro, kune kun fiksitaj legaĵoj el la biblio kaj fiksitaj preĝoj.
En Protestantismo, male, la terminon "liturgio" oni ofte uzas por la nura paperfolio, disdonata por la diservo, sur kiu estas indikite, kiujn psalmojn aŭ kantojn oni kantu en kiu sinsekvo.
En kelkaj konfesioj, la liturgio estas tre grava, sed ne en aliaj.
Kelkfoje la vorton oni ankaŭ uzas metafore: ekzemple Jorge Camacho en sia La liturgio de l' foiro.