Ludwig van BEETHOVEN ([LUDviĥ fan BE:Tho:fn][1], en Esperanto ankaŭ nomata Ludoviko (de) BETOVENO[2]) (baptiĝis la 17-an de decembro 1770[3], mortis la 26-an de marto 1827), estis germana pianisto, dirigento kaj komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata kiel unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris, kaj en kelkaj okazoj timigis, komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantojn, kiuj venis post li.
Li estis la lasta granda reprezentanto de la klasikismo en Vieno (post Christoph Willibald Gluck, Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart), kaj tiele Beethoven sukcesis superi la muzikon de la romantikismo, influante sur diverseco de muzikaj verkoj de la 19-a jarcento. Lia arto esprimiĝis en nombraj ĝenroj kvankam liaj naŭ simfonioj estis la ĉefa fonto de lia internacia populareco, lia efiko rezultis ege grava en liaj verkoj por piano kaj por ĉambra muziko.