La Lumintensa funkcio aŭ funkcio de lumefikeco priskribas la mezan spektran sensaĵon de homa vidsenso de brileco. Ĝi estas bazita sur subjektivaj juĝoj, el kiuj paro de malsam-koloraj lumoj estas pli brila, por priskribi relativan sentivecon al lumo de malsamaj ondolongoj. Ĝi ne devus esti konsiderata tute preciza en ĉiu kazo, sed ĝi estas plentaŭga reprezentado de vida sensaĵo de homa okulo kaj ĝi estas valora kiel etalono por eksperimentajn celojn. La lumintensa funkcio aŭ estas norma funkcio establita fare de la "Internacia komisiono pri lumigado" (Commission Internationale de l'Eclairage, CIE) kaj povas esti utiligita por konverti radiadan energion en luman (t.e., videblan) energion. Ĝi estas la centra kolorfunkcio de la CIE 1931 sistemo, kiu anstataŭas la sistemon RVB.