Magneta cirkvito estas fermita maŝforma vojo aŭ vojaro tra kiu iras magneta flukso. La flukso kutime generiĝas de permanenta magneto aŭ elektromagneto kaj enteniĝas en la vojo pere de magneta kerno el feromagneta substanco, kvankam la kerno povas havi breĉojn plenigitajn de aero aŭ aliaj materialoj. Magnetaj cirkvitoj estas uzataj por efike direkti magnetan kampon en multaj aparatoj, interalie elektromotoroj, generatoroj, transformatoroj, relajsoj, elektromagnetoj, SQUID-oj, galvanometroj, kaj magnetaj skribokapoj. En dezajno de magneta cirkvito, kuplado inter la partoj de la aparato estas gravega.
La rilato inter magneta flukso, magnetmova forto, kaj reluktanco en nesaturita magneta cirkito estas priskribebla per la Leĝo de Hopkinson, kiu estas supraĵe simila al la Leĝo de Omo pri elektraj cirkvito, kun rekta analogio inter la ecoj de elektra cirkvito kaj respondaj ecoj de magneta cirkvito. Tiu koncepto ebligas solvi la magnetajn kampojn de malsimplaj aparatoj, ekzemple transformatoroj, per metodoj evoluigitaj por elektraj cirkvitoj.