Makabi Tutmonda Asocio | ||
---|---|---|
sporta organizaĵo | ||
Komenco | 1921 vd | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Sidejo | Ramat Gan | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Makabi Tutmonda Asocio (MTA, angle Maccabi World Union, akronime MWU) estas internacia juda sporta asocio. Ĝi havas ĉirkaŭ 400 000 membrojn el 65 landoj [1]. La ĉefsidejo de la asocio estas en Ramat Gan proksime de Tel-Avivo (Israelo). La prezidanto estas Jeanne Futeran. La plej granda sportevento organizita fare de la MTA estas la Makabija, kiu okazas ĉiun kvaran jaron en Israelo kaj estas dezajnita simile al la Olimpiko. La nomo Makabi venas de la Makabeoj.
La asocio estis fondita en 1921 okaze la 12-a Cionisma Kongreso en Carlsbad; la unua prezidanto estis la germana Heinrich Kuhn. Ĝi estis komence bazita en Vieno, translokiĝante al Brno en 1926 kaj al Berlino en 1929. En 1929, la Makabi Tutmonda Asocio jam havis 100 000 membrojn en 22 regionoj. En 1935 la sidejo devis esti translokita al Londono kaj en 1946 la asocio translokiĝis al kio tiam estis Mandata Palestino [2].
La klubo Makkabi Helsinki, kiu estis fondita en 1906 kiel IK Stjärnan kaj aliĝis al MTA en 1934, estas konsiderita la plej malnova ekzistanta juda sporta klubo.