Makahiki estas la Novjara festivalo de antikva Havajo, honora al la dio Lono de la Havaja religio.
Ĝi estas feria sezono por kvar sinsekvaj lunmonatoj, proksimume el Oktobro aŭ Novembro tra Februaro aŭ Marto. La fokuso de tiu sezono estis tempo por ke viroj, virinoj kaj ĉefoj ripozu, plifortigu la korpon, kaj havu grandajn festojn por rememorado (‘aha’aina ho’omana’o). Dum la Makahiki sezono, laboro estis malpermesita kaj estis tagoj por ripozo kaj festo. La Havajanoj dankis al la dio Lonoikamakahiki pro ties zorgo. Li alportis vivon, benojn, pacon kaj venkon al la lando. Ili preĝis ankaŭ al la dioj pro la morto de siaj malamikoj. Maka’ainana (komunumanoj) preĝis ke la teroj de ilia ali’i (ĉefo) estu pliigitaj, kaj ke ilia propra fizika sano kun la sano de iliaj ĉefoj estu plej bonfarta.[1]
En antikvaj epokoj, okazis multaj religiaj ceremonioj dum tiu periodo. Komunumanoj ĉesis labori, faris proponojn al la ĉiefo aŭ aliʻi, kaj pasigissian tempon praktikante sportojn, feste, dancante kaj plinovigante komunumajn ligilojn. Dum la kvar lunmonatoj de la Makahiki sezono, estis malpermesita milito, kio estis uzata kiel "rite deciditaj rimedoj por sekurigi, ke nenio malbona efiku al la rikoltoj."[2]
Nuntempe, la Aloha Festivaloj (origine la Aloha Semajno) celebras la Makahiki tradicion.[3]