Malbork | |||
esperante: Malborko, historie Marienburgo, latine: Mariaeburgum, germane: Marienburg, litove: Malborkas, historie Marienburgas | |||
urbo | |||
La kastelo Malborko flanke de la Nogat-rivero
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Malbork | |||
Deveno de nomo: Urbo de Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/) | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Provinco | Pomeria Provinco | ||
Distrikto | Distrikto Malbork | ||
Komunumo | Malbork (urba tipo) | ||
Konata loko | kastelo Marienburg burgo | ||
Rivero | Nogat | ||
Situo | Malbork | ||
- koordinatoj | 54° 02′ 00″ N 19° 02′ 00″ O / 54.03333 °N, 19.03333 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 30 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 6 m s. m. | ||
Areo | 17,15 km² (1 715 ha) | ||
Loĝantaro | 38 175 (2008) | ||
Denseco | 2 225,95 loĝ./km² | ||
Urbaj rajtoj | 1286 | ||
Urbestro | Mark Charzewski | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 82-200 ĝis 82-210 | ||
Telefona antaŭkodo | +48 55 | ||
Aŭtokodoj | GMB | ||
TERYT | 2209011 | ||
Situo enkadre de Pollando
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.malbork.pl | |||
![]() | |||
![]() |
Malbork ([ˈmalbɔrk]) (esperante: Malborko; latine: Mariaeburgum Mariae castrum, Marianopolis; germane: Marienburg; litove: Malborkas; kaŝube Malbórg) estas urbo en Pomeria Provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma distrikto Malbork.
La urbo ĉiujare estas vizitata de preskaŭ miliono da turistoj. Allogas ilin interalie la ege interesa triparta, ruĝbrika kastelo Marienburg / Malbork, situanta sur la dekstra bordo de Nogat-rivero (Nogat estas riverbrako de Vistulo), agnoskita en 1994 kiel historia monumento kaj en 1997 honorigita per la enskribo sur la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La kastelo Marienburg / Malbork estas la plej norde situanta objekto el la 13 objektoj en la tuta Pollando kaj la plej proksima estas la Mezepoka urbo de Toruń (komparu la liston de la heredaĵoj en Pollando). En la Mezepoko la urbo estis ano de la Hansa Ligo.