Malgranda arao de Spix | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plenkreska malgranda arao de Spix en Weltvogelpark Walsrode, foto el 1980-aj jaroj.
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cyanopsitta spixii Wagler, 1832 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Malgranda arao de Spix aŭ malgranda blua arao (Cyanopsitta spixi) estas specio de papagoj el tribo Arini de subfamilio Arinae (neotropisaj papagoj) de familio Psittacidae. Ĝi apartenas al netaksona grupo de araoj kaj estas endemia en Brazilo. La specion unue priskribis germana naturalisto Georg Marcgrave dum sia vojaĝo en brazila subŝtato Pernambuko en 1638. Ĝi ricevis sian nomon omaĝe al alia fama germana naturalisto Johann Baptist von Spix, kiu kaptis vivan specianon en 1819 apud rivero São Francisco en subŝtato Bahio de Brazilo.
Tiu birdospecio estas mezgranda papago kiu pezas ĉirkaŭ 300 g, pli malgranda ol plej el la grandaj araoj. Ties plumaro estas kun variaj nuancoj de blua, kun griz-blua kapo, helbluaj subaj partoj, kaj tre markataj bluaj supraj partoj. Maskloj kaj inoj estas identaj laŭ aspekto, krom ke la inoj estas iom pli malgrandaj averaĝe.
La specio loĝis en ĉeriveraj galeriaj arbaroj el karajbaj (Tabebuia aurea) arboj en baseno de rivero São Francisco ene de Kaatinga vegetaĵara zono (nord-uesta Brazilo). Ĉar ĝi estas tre dependa al tiu ĉi aparta tipo de arbaro por nutrado kaj nestiĝo, ĝia habitato estis tre limigita. Ĝi nur nestis en karajboj kaj manĝas plejparte semojn kaj nuksojn de karajboj kaj diversaj eŭforbiacaj arbustoj, kiuj estas dominanta vegetaro en Kaatingo. Pro tiu ĉi limigo la specia habitato estas tre vundebla por senarbarigo kaj la birdo iĝis tre rara en naturo jam en frua 20-a jarcento.
La plej lasta loko kie oni rimarkis malgrandan araon de Spix en naturo estas en nord-eostaj partoj de Bahio. Oni vidis sovaĝan iĉan birdon en 2000 kaj poste kaj lastafoje en 2016.[2] IUCN rigardas malgrandan araon de Spix formortinta en naturo.[1] CITES listas la specion en Apendaĵo I pri specioj kun malpermesita komerca uzo krom por celoj de konservo, scienco aŭ eduko.
Brazila institucio Instituto Chico Mendes de Conservação da Biodiversidade (ICMBio) konduktas projekton kun kodnomo Ararinha-Azul por konservo de la specio kun helpo de kelkaj aliaj naturkonservaj organizaĵoj kaj la brazila registaro. La projekto inkludas bredadon de la birdoj en kapteco, rekonstruon de ilia habitato kaj eventuale poetapan reenkondukon de la birdoj en naturon.